Saltu al enhavo

En Nahud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Nahud
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 42′ N, 28° 26′ O (mapo)12.728.433333333333Koordinatoj: 12° 42′ N, 28° 26′ O (mapo) [+]
Alto 571 m [+]
En Nahud (Sudano)
En Nahud (Sudano)
DEC
Situo de En Nahud

Map

vdr

En Nahud (aŭ an-Nahud aŭ an-Nuhud), arabe ‏النهود‎ estas grandurbo en Sudano.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

En Nahud situas sur montetaro en la meza (iomete suda) parto de la lando. El Obeid troviĝas 201, Al Faŝir 350, Omdurban 541, Ĥartumo 547, Genejna 654 km.

El En Nahud ekde la 1850-aj jaroj pilgrimantoj vojaĝas al Mekao.

En Nahud estas centro de la komerco pri arakidoj ekde mezo de la 20-a jarcento.

En Nahud havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Al Faŝir kaj El Obeid, krome estas 2 malpli gravaj vojoj suden.

En En Nahud la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 30 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 368 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-marto neniam pluvas.